up
Sezonaj Vortoj

2024

【橙】Bigaradoj ne facile falas de la branĉoj eĉ post kiam ili estas plene maturaj. Se la frukto ne estas rikoltita el la branĉo, ĝi povas resti sur la branĉo dum du-tri jaroj. Oni diras, ke la nova frukto sur la branĉo kaj la frukto, kiu antaŭe kreskis sur la sama arbo, daŭre kreskas kune dum longa tempo, igante ĝin aspekti, ke la familio estos sana kaj prospera. Tial, ĝi fariĝis bonŝanca ĉarmo montrata sur kagami moĉi. (Januaro, 2024)


2023

【真珠湾】La Pacifika Milito komenciĝis la 8-an de decembro 1941 kun la Japana atako kontraŭ la Usona Perla Haveno (Pearl Harbor.) La milito finiĝis la 2-an de septembro 1945 kun la kapitulaco (降伏) de Japanio. (Decembro 2023)

【カボチャ】La origino de la vorto “カボチャ” (kukurbo) laŭdire estas variado de la portugala vorto Camboja, kiu signifas Kamboĝon. La nomo venas de la fakto ke kiam kukurboj estis alportitaj al Japanio per portugalaj ŝipoj, ili estis nomataj "kamboĝa-denaskaj kukurboj". (Novembro 2023)

<季節の言葉10月> 【サツマイモ】 サツマイモは「薩摩藩から全国に広まった芋」を意味している。 // Wikipedia Batato signifas "terpomo kiu disvastiĝis tra la lando de la Satsuma domajno." // Google translate. Ĉu ne mankas “n” ie? Batato signifas "terpomon kiu disvastiĝis tra la lando de la Satsuma domajno." // Nun korekta, ĉu ne? (Oktobro, 2023).

<季節の言葉9月> 【バラのとげ】「ふるさとや 寄るもさはるも バラの花」 はるばるやってきた故郷は、家族だけでなく、村の人までもがバラのとげのように私を痛めつけます。(一茶) Veninte la tutan vojon al mia hejm-urbo, ne nur mia bo-familio sed ankaŭ la vilaĝanoj dolorigas min kiel dornoj de rozo. (Issa) … traduko parte fare de google

<季節の言葉8月> 【宮沢賢治の誕生日】1896年8月27日生まれ。ただし履歴書によると8月1日生まれ。ちなみに私の妻は8月20日生まれ。だけど戸籍では8月31日生まれ。昔の人は誕生日なんておおらかに考えていたようですね。あ、妻を昔の人なんて言ったらぶっとばされるかな! La naskiĝtago de Miyazawa Kenji estas la 27-an de aŭgusto 1896. Tamen laŭ lia vivresumo, li naskiĝis la 1-an de aŭgusto. Parenteze, mia edzino naskiĝis la 20-an de aŭgusto. Tamen ŝi naskiĝis la 31-an de aŭgusto laŭ la familia registrado. Aĝuloj ŝajnis pensi pri sia naskiĝtago ne grave. Ho, se mi diros al mia edzino aĝulo, ŝi povus frapi min for!

<季節の言葉7月> 【エスペラントの誕生日】 Unua Libro estis la unua esperanta studlibro, kaj per tiu ĉi libro Esperanto unue estis enkondukita en la socion. La unua eldono estis publikigita la 26-an de julio 1887 (= La naskiĝtago de Esperanto?). Origine publikigita nur en la rusa, ĝi estis tradukita en la polan, la germanan, la francan kaj la anglan ene de 1887, kaj hebrea eldono estis publikigita en 1989. (El Vikipedio) (Julio 2023)

<季節の言葉 6月> 【アジサイ】 Hortensioj ŝanĝas la koloron depende de la acideco de la grundo. Oni diras ke "se ĝi estas acida, la florfolioj estos bluaj, kaj se ĝi estas alkala, la florfolioj estos ruĝaj."

【百人一首誕生】 La skizo de “Hyakunin Isshu” (100 utaoj fare de 100 utaistoj) estis kompilita fare de Fujiwara no Teika ĉirkaŭ la 27-an de majo 1235. Tiel la 27-a de majo estas difinita la “Tago de Hyakunin Isshu.” (Majo 2023)

【花散る】 「今年又 花散る 四月十二日」 (正岡子規) “La ĉerizfloroj falis ankaŭ ĉijare. La kalendaro turniĝis al la 12a de aprilo.” (MASAOKA Shiki) Nun kio estas la speciala okazaĵo je la 12a de aprilo? Mi ne certas,... (Aprilo 2023)

【啓蟄】 「啓蟄や たゞ一疋の 青蛙 (原 石鼎)」 “Nun estas la sezono keichitsu en kiu laŭdire vivaĵoj vekiĝas de vintra dormo, kaj aperas el la tero. Tamen vidiĝas al mi nur unu verda rano.” (HARA Sekitei) (Marto 2023)

【桜の開花】 Ekzistas metodo por taksi proksimume kiam la ĉerizfloroj floras. Tio estas kiam la sumo de la plej altaj temperaturoj ekde la “unua tago de printempo (立春)” atingas 540°C. (Februaro 2023)

【初詣】  「石段を下がるが嬉し初詣」 山口青邨(YAMAGUCHI Sejson)1892-1988. “Mi ĝojas malsupreniri la ŝtonajn ŝtupojn je novjara vizito al sanktejo.” En mia kazo, miaj genuoj estas malfortaj, do estas malfacile ambaŭ supreniri kaj malsupreniri ŝtupojn. (Januaro 2023)


2022

【蕎麦】 Fagopiro; poligono; sobao. En Japanio, kultivado de fagopiro komenciĝis en la Ĵomon-periodo. Polenoj de fagopiro estis trovita en ruinoj de antaŭ pli ol 9,000 jaroj en Kooĉi. Estas kredite ke fagopiro estis kultivata jam en tiu tempo. Alia nomo de fagopiro estas poligono (plurlatero/多面体). Ĉu vi scias kial? Soba-semo iom similas regulan kvarlateron (正四面体). De tio, ŝajnas ke fagopiro estas ankaŭ nomata kiel poligono. (Decembro 2022)

【月に秋草図(抱一)】 漱石の「門」の第九章で面白い役回りを演じる屏風は実在するらしい。作者は「酒井抱一(1761-1829)」、作品は屏風「月に秋草図屏風」。 Ŝajnas, ke la faldebla ekrano, kiu ludas interesan rolon en la naŭa ĉapitro de nia lego-libro "La Pordego" de Soseki, fakte ekzistas. La verkisto estas Hoitsu Sakai (1761-1829), kaj la verko estas la faldebla ekrano: "Aŭtunaj Folioj kaj la Luno". (Novembro 2022)

【月光】 「月あかり 浴びて寝床の ほの白し」 (読人不知) Banas liton la lun-lumo kaj la lito kviete blankiĝas (hajko fare de nekonata aŭtoro) (Oktobro 2022)

【カナメ】 Sur p.82 de la legolibro "La Pordego", estas priskribo de "branĉo de kaname 扇骨木(かなめ)の枝". La nomo "Kaname" estas verŝajne mallongigita formo de "Kanamemochi". Ĝi estas ofte uzata por ĝardenaj arboj, precipe por heĝoj. (Septembro 2022)

【昼寐の夢】 「涼しさや昼寐の夢に蟬の声」(夏目漱石) Komforta malvarmeto. Mi aŭdas la voĉon de cikadoj en mia taga sonĝo. (Aŭgusto 2022)

【遠日点】 La tero, kiu moviĝas en elipsa orbito, havas lokon plej proksiman al la Suno kaj lokon plej malproksiman de la Suno. La plej proksima loko estas nomita la proksima-taga punkto (perihelio), kaj la plej malproksima loko estas nomita la malproksima-taga punkto (afelio) . La tero pasas la afelion ĉi jare en la 4a de julio. (Julio 2022)

【ホタル】 『かたまるや 散るやホタルの 川の上』(夏目漱石) (解釈: 川の上で、蛍の群れが、集まったり、広がったりしています) Jen aro da lampiroj kolektiĝas kaj jen disvastiĝas sur la rivero. (Junio 2022)

【柏餅】 Estas kutime manĝi "Kashiwamochi"-on en la tago de la Festivalo de Tango (端午の節句). Kashiwa de la planto iĝis populara kiel bonŝanca ĉarmo por "prospero de posteuloj" ĉar malnovaj folioj ne falis ĝis novaj ŝosoj aperis. (Majo 2022)

【ウツギ】 "Utsugi" estas alia nomo de "Unohana". "Unohanatsuki" estas alia nomo de aprilo. La nomo "utsugi" signifas "malplena arbo", kaj laŭdire la nomo venas de la fakto, ke la interno de la tigo estas kava. (Aprilo 2022)

【弥生】 "Yayoi" estas alia nomo por marto. La signifo de 「弥」=disvastigita, entute, fine, pli kaj pli. La signifo de 「生」=esti vivanta, vivo. Tial, la signifo de "Yayoi" estas "la vivo vaste disvastiĝas." (Marto 2022)

【子規の句】 「いくたびも 雪の深さを たずねけり」 "Ree kaj ree, mi demandis kiom la profundo de la neĝo estas " (Masaoka Ŝiki / 正岡子規.) Ŝiki estis longe en lito malsane. Li ne povis leviĝi kaj rigardi eksteren sola. (Februaro 2022)

【おらが春】 「めでたさも中くらいなりおらが春」 "Mi volas bonvenigi la Novjaron, tamen la feliĉo ne estas tiel granda, sed meza." Kobajaŝi Issa / 小林一茶, 1763-1828. Ŝajnas, ke Issa ne estis kontenta pri la Novjaro, kiu estis kun la malfacilaĵoj de la vivo. (Januaro 2022)


2021

【初時雨】 「初時雨(はつしぐれ)猿も小蓑(こみの)を欲しげなり」 "Unua vintra pluvo; ankaŭ la mienoj de simioj volas havi manteletojn." (Macuo Baŝo / 松尾芭蕉, 1644-1694). Hajko en "猿蓑Sarumino." Sarumino estas unu el la famaj hajkaroj fare de la Baŝo frakcio. Ekde la Edo-erao, "Sarumino" laŭdire estas la "Kokinŝu (古今集)" de hajko. (Decembro 2021)

【紅葉の句】 「阿賀川も 紅葉も下に 見ゆるなり」 "Kaj la rivero-Aga kaj aŭtunaj folioj videblas sube." (Kaŭahigaŝi Hekigoto / 河東碧梧桐, 1873-1937). La rivero-Aga havas siajn fontojn en Fukuŝima kaj Gunma, fluas tra Aizu, fariĝas rivero-Agano en Niigata, kaj enfluas en la Japanan Maron. (Novembro 2021)

【柿の句】 「柿くふも 今年ばかりと 思ひけり」 "Mi pensas, ke ĉi jaro estas la lasta, ke mi manĝas persimonojn." (Masaoka Ŝiki, 1867-1902). Ĉi tiu hajko estis farita en la jaro antaŭ la morto de Ŝiki. (Oktobro 2021)

【苗字の日】 Je la 19-a de septembro 1870, estis promulgita la "Leĝo Permesanta al la Ĝenerala Publiko Havi Familian Nomon". La leĝo permesis al ĉiuj uzi familiajn nomojn. Ĝis tiam familiaj nomoj estis privilegio donita nur al la reganta klaso. Tamen multaj homoj ne decidis sian familian nomon eĉ post ĉi tiu permesa ordo. Tial, en 1875, Meiĵi-registaro publikigis leĝon devigantan la uzon de familiaj nomoj. (Septembro 2021)

【地蔵菩薩】 En Budhismo, Budho forestas de ĉi tiu mondo dum 576 milionojn da jaroj post la morto de Budho ĝis la apero de Majtrejo-Bodhisatvo (弥勒菩薩). Laŭdire, Budho komisiis (委嘱した) al la Ĵizoo-Bodhisatvo savi la vivaĵojn (衆生) dum tiu tempo anstataŭ si mem. Do, helpu nin oĴizoo-sama! (Aŭgusto 2021)

【素数蝉】 Grandega nombro de cikadoj eksplodas en Usono ĉi-jare. Oni taksas, ke la populacio de periodaj cikadoj (primaj cikadoj), kiuj aperas multnombre ĉiujn 17 jarojn, atingas miliardojn. (Julio 2021)

【ストロベリームーン】 La Ojibwa-tribo de Usono vivis vivon kolektante sovaĝajn nuksojn kaj semojn. Ili nomis la ĉiu-monatan plenan lunon per tiu de kolektebla tiutempe. Tial, la plena luno, kiu leviĝas dum la rikolta sezono de fragoj (= junio), nomiĝis "fraga luno". (Junio 2021)

【PCR法】 D-ro Kary Banks Mullis (1944-2019) inventis la PCR-metodon (ĉen-reakcia metodo de polimerazo) en 1983. Li ŝatis surfadon (サーフィン). Eĉ kiam la Nobel-premio estis decidita por li en1993, li estis surfanta. Do novaĵoj raportis jene: "Nobel-premio por surfanto!" (Majo 2021)

【ワクチン】 Laŭ vikipedio, la nomo "vakcino" devenas de la latina vorto "vacca" (bovino). La nomo devenas de la variola vakcino (天然痘ワクチン), la unua vakcino de la mondo, farita el bovinoj en 1796. Cetere, ĉi-jara zodiako estas 丑 (bovino/bovo). (Aprilo 2021)

【梅】 Nematuraj prunoj enhavas amigdalinon (アミグダリン) en la centro de la semoj kaj en la fruktoj. Amigdalino estas malkonstruita de enzimoj por produkti hidrogenan cianidon (シアン化水素), kaŭzante veneniĝon. (Marto 2021)

【雪だるま】 "雪だるま" estas neĝulo. Neĝhomo kaj neĝviro estas "雪男". Ŝajnas, ke japanaj neĝuloj ofte havas du tavolojn de pilkoj, kaj okcidentaj neĝuloj ofte havas tri tavolojn de pilkoj. (Februaro 2021)

【シクラメン】 La japana nomo de ciklameno estas "manĝuo de porko (豚の饅頭)". En Turkio, unu el la naskiĝlokoj de ciklameno, ĝi estis nomata "pano de porko" ĉar porkoj manĝas ĝiajn bulbojn. Kiam oni enkondukis ciklamenon en Japanion en Meiĵi, ĝi laŭlitere tradukiĝis kaj nomiĝis "manĝuo de porko". (Januaro 2021)


2020

【ラニーニャ】 "La Nina" daŭras. "La Nina" estas fenomeno, en kiu la mara surfaca temperaturo en la orienta parto de pacifika ekvatoro fariĝas pli malalta ol la norma valoro. "La Nina" kaŭzas nenormalan veteron tutmonde. Estas eblo, ke forta malvarma aero fluos en Japanion fine de la jaro. (Decembro 2020)

【文化の日】 La 3a de novembro 1852 estas la naskiĝtago de imperiestro Meiji. Post la milito, estis plano fari la tagon la datreveno de la proklamo de la nova japana konstitucio. Sed pro la intenco de GHQ, la proklamo de konstitucio devis esti alia ol la 3a de novembro. Sekve, la japana registaro nomumis la tagon "Tago de Kulturo". (Novembro 2020)

【秋】 La kanĵi, ĉina litero, de "aŭtuno" konsistas el du partoj. La maldekstra duono estas nogihen (禾), kiu reprezentas grenon. La dekstra duono estas fajro (火), kiu signifas "sekigi la grenon." (Oktobro 2020)

【秋の空】 Estas proverbo: "virina koro kaj aŭtuna ĉielo." Tamen ŝajnas ke ĝi estis "vira koro kaj aŭtuna ĉielo," en la Edo-periodo. Pli malnove, en la Muromaĉi-periodo, troviĝas Kjogen-esprimo, ke "la koro de viro kaj la aŭtuna ĉielo ŝanĝiĝas sep fojojn dum la nokto." (Septembro 2020)

【ラジオ体操】 Laŭ vikipedio, la fremdlingvaj versioj de "radio-gimnastiko, unua" enhavas la anglan, la italan kaj la gvinean. Ni volas havi ankaŭ la esperantan eldonon, ĉu ne? (Aŭgusto 2020)

【トウモロコシ】 Usono estas la plej granda maiz-produktanto en la mondo. Dume, laŭ vikipedio, Japanio estas la plej granda importanto de maizo en la mondo. 90% de tiu importado dependas de Usono. (Julio 2020)

【ニホンアマガエル】 Laŭ germana esploristo, la genoj de japana arbo-rano estas dividitaj en du grupojn. La geografia limo inter la du grupoj estas en Japanujo. Unu grupo troviĝas de okcidenta Japanujo ĝis Rusujo. La alia troviĝas de orienta Japanujo ĝis Karafuto. (La figuro estas prenita de artikolo de Dr. MIURA Ikuo, 2016.) (Junio 2020)

【種痘の日】 Je la 14-a de majo 1796, brita kuracisto Edward Jenner unue en la mondo inokulis (接種する) vakcinon. En tiu tempo, variolo (天然痘) mortigis multajn homojn. Iu diris al Jenner ke homoj kiuj havis bova-pokson (牛痘), ne havis variolon. Do Jenner kolektis puson (膿) el mano de virino kun bova-pokso kaj inokulis ĝin en brakon de 8-jara knabo. Poste, inokulado al la knabo kun variolo ne rezultis infekton, konfirmante la sukceson de la eksperimento. (Majo 2020)

【第二の月】 Universitato-de-Arizona-teleskopo malkovris la "duan lunon". Ŝajnas ke asteroido de 2-3 metroj da diametro estis kaptita de la gravito de la tero antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, kaj fariĝis satelito orbitanta la teron. Tamen la orbito estas malstabila. Oni atendas ke ĝi denove forflugu en la eksteran spacon en kelkaj monatoj. (Aprilo 2020)

【東日本大震災 】 Granda tertremo okazis en marto 11a, 2011, en nord-orienta japanujo. Almenaŭ 15,895 personoj mortis pro la tertremo, sekvantaj cunamoj, kaj evakuado el nukleaj akcidentoj. Preĝon al la viktimoj. (Marto 2020)

【ウグイスのフン】 La feko de "ugviso" enhavas abundajn enzimojn. Kiam ĝi estas aplikita al la vizaĝo, onidire, la korneca tavolo fariĝas mola, la sulkoj foriĝas, haŭto fariĝas fajna kaj blankiĝas. Do la feko estis delonge uzata kiel vizaĝa purigilo. Ĉu vi kredas tian efikon? (Februaro 2020)

【インフルエンザ】 = influenco, gripo. Oni supozus ke gargaro (うがい) estas prevente efika kontraŭ gripo. Tamen tio ne estas pruvita. La viruso necesas nur 20 minutojn por aliĝi al la membrano de la buŝo kaj eniri la ĉelon (細胞). Estas malfacile ripeti gargarojn ĉiujn 20 minutojn. (Januaro 2020)


2019

【柿】 = persimono. Laŭ la vikipedio, la origino de la vorto persimono estas "putchamin" de la Powhatana lingvo. Powhatan estas tribo de indianoj loĝintaj ĉefe en la orienta parto de usono. "Putchamin" signifas sekigitan frukton. (Decembro 2019)

【ボジョレ ヌーボー】 "Beaujolais nouveau" estas permesita vendi ĉiŭjare komence de la nula horo matena de la tria ĵaŭdo de novembro. Japanujo supozeble importas la plej multe da Beaujolais nouveau, tio estas, ĉirkaŭ kvaronon da produkto. (Novembro 2019)

【トンボ】 = libelo. Libelo estas benefika insekto. Speciale ili estas natura malamiko de moskitoj. Libeloj manĝas idojn de moskitoj (ボウフラ) en akvo kaj ankaŭ moskitajn imaginojn (成虫) en aero. (Oktobro 2019)

【キノコ】 = fungo. Laŭ la traduko de la Vortaro J-E: 「松茸」 = macudako, 「シイタケ」 = ŝiitako, 「きくらげ」 = orelfungo, 「しめじ」 = ŝimeĵo, 「なめこ」 = nameko, 「マッシュルーム」 = ĉampinjono. Ŝajnas ke multaj specioj de fungoj popularaj al ni havas nur nomojn devenajn de japana lingvo. (Septembro 2019)

【ひまわり】 = sunfloro. En1920, japana komercisto Jamamoto Kohejta aĉetis la duan pentraĵon el la sunfloro-serio de Vincent van Gogh. La prezo estis ĉirkaŭ 200 milionoj da yen en la nuntempa valoro. Jamamoto estis plananta establadon de arta muzeo. Tamen la establado malsukcesis kaj la pentraĵo restis en lia hejmo en Aŝija, Hjogo. Je aŭgusto 6a en 1945, usona aer-atako (空襲) detruis lian hejmon, kaj … la pentraĵon. (Aŭgusto 2019)

【ウナギ】 = angilo. En 2013, la japana ministrejo pri medio ("環境省") aldonis japanan angilon ("ニホンウナギ") al sia ruĝa listo de endanĝeritaj specioj ("絶滅危惧種"). En 2014, IUCN (Internacia Unuiĝo por Konservo de Naturo) aldonis japanan angilon al sia ruĝa listo de minacataj specioj. Ĉu ni iam devas ĉesi manĝi angilon? (Julio 2019)

【六月の花嫁】 = junia novedzino. En japanio ofte pluvas daŭre en junio. Pro tio la industrioj rilataj al geedziĝo estis suferintaj de malmultaj geedziĝontaj klientoj en junio. Ĉirkaŭ 1970, la industrioj enkondukis okcidentan forkloron pri la junia novedzino en la japanan merkaton kaj lanĉis komercajn kampanjojn. Tiel komenciĝis junia novedzino... (Junio 2019)

【イチゴ】 =frago. Ĉu vi scias kia estas la beroj de frago? La malgrandaj partikloj sur la surfaco estas individue beroj. La ruĝa manĝebla frukto ne estas bero sed kreskaĵo de flora ujo (="kataku,花托"). La origina latina vorto "fragum" signifas bonan odoron. (Majo 2019)

【花祭り】 La 8a de aprilo estas la flora festo. Oni celebras la naskiĝ-dat-revenon de Budho, verŝante per ĉerpilo dolĉan teon sur la statuon de bebo-Budho. La festo originas de la legendo ke 9 drakoj aperis en la ĉielo kaj verŝis puran akvon por bani ĵus naskiĝintan Budhon. (Aprilo 2019)

【菜の花】 = kolza floro. "菜の花や月は東に日は西に"… hajko de "Josa Buson". Li kreis ĝin en 1774. Ĉu ni povas diveni la tempon (en 1774) kiam kolzoj floris, luno troviĝis oriente, kaj suno troviĝis okcidente? Jes! Laŭ la priskribo de "tenki.jp", ĝi estis ĉirkaŭ Marto 10a-15a en la tiama malnova kalendaro. (Marto 2019)

【河豚】 = balonfiŝo. Malgraŭ ke ĝi estas venena, balonfiŝo estas supera kuiraĵo. En norda kjuŝuo kaj ĉirkaŭo, oni nomas la fiŝon "fuku" anstataŭ komuna "fugu", ĉar "fuku" signifas feliĉon. En osako, oni nomas la fiŝon "teppoŭ" (=pafilo). Tio estas: se pafo trafas, oni mortas ("ataru to ŝinu!"). (Februaro 2019)

【鷺】 = ardeo. Granda griza birdo staris senmove en malvarma rivereto antaŭ mi. Ardeo! Mi alproksimiĝis. Tuj la birdo ekflugis. Tiam surprize mi vidis bluan ardeon! La koloro de ĝiaj reversaj flugiloj estis blua. (Januaro 2019)


2018

【どんぐり】 = glano. Ĝis ĉirkaŭ la "Tajŝo"-periodo, glanoj estis unu el la ĉefaj manĝaĵoj en regionoj kie rizo ne kreskis abunde. Oni povis forigi la adstringan guston ("ŝibumi") per akvumo en fluo dum kelkaj tagoj aŭ per boligo. (Decembro 2018)

【ホウジャク(蜂雀)】 Unu el la falenoj ("ga") vivantaj en aziaj landoj. Ĝi similas al pasero ("suzume") eta, kaj flugas kiel abelo ("haĉi"). Ĝi restas en la aero stabile antaŭ floro, etendas longan maldikan buŝon en la floron, suĉas mielon, kaj momente forflugas. La movo similas al tiu de kolibro ("haĉidori") vivanta en ameriko. (Novembro 2018)

【女郎蜘蛛】 = Nefilo. En aŭtuno, oni trovas dikajn nefilojn sur araneaĵoj de loko al loko. La nomo nefilo eble devenas de greka vorto νεῖνφίλος (neinfilos), kiu signifas ŝpinado-amon. (ŝpini = “cumugu”). Estas ne klara kial nefilo estas japane nomata virino- (=“ĵoro”) araneo. (Oktobro 2018)

【ナス】 = Melongeno. Populara (ŝercema) proverbo pri melongeno estas: Al via bo-filino ne permesu manĝi aŭtunan melongenon. La signifo de la proverbo estas duobla. Unue, melongeno malvarmigas abdomenon; tial ne bone por junulino manĝi ĝin en malvarmiĝanta aŭtuno. Due, melongeno estas tre bongusta en aŭtuno; tial via bo-filino povus formanĝi ĉiujn melongenojn! (Septembro 2018)

【終戦記念日】 = Datreveno de la milit-fino. En la jaro 1945, je la 15a de aŭgusto, la tiama imperiestro de Japanio publike deklaris kapitulacon (="kofuku") de Japanio kontraŭ 4 aliancaj regnoj (="rengo-koku"). La sciigo estis elsendita per radio en la registrita voĉo de la imperiestro mem.(Aŭgusto 2018)

【七夕】= La stela festo, la festo de la teksistino. La teksistino ("orihime") estas la ĉefa stelo Vego en la konstelacio Liro ("koto-za"). La bovo-paŝtisto ("hikoboŝi") estas la ĉefa stelo Altairo en la konstelacio Aglo ("ŭaŝi-za"). La du steloj amas unu la alian, kiel ni scias. (Julio 2018)

【水芭蕉】 = asia blanka mefito-brasiko. Mefito estas japane "sukanku." Brasiko estas japane "kjabecu." Mefito-brasiko estas venena kaj ne manĝebla. Sed ĉu ĝi odoras tiel malbone kiel mefito? Eble ne. Kompatinda nomo! (Junio 2018)

【スズラン】 = konvalo, majfloro. Malgraŭ la aminda figuro, la petaloj kaj radikoj de konvalo estas venenaj. Konvalo videble similas al manĝebla siberia cepo (angle "siberian onion", japane "gjoĵa nin-niku".) Pro tio, foje okazas veneniĝo-akcidentoj. Onidire, bovoj kaj ĉevaloj ne manĝas konvalon.(Majo 2018)

(近況)【老眼】 = presbiopeco. La radikalo “presbi” ŝajne devenas de la greka vorto "πρεσβύτερος (presbyteros)" kiu signifas maljunulon. Antaŭ nelonge mi mendis esperantan libron sur-rete. Kiam la libro alvenis, troviĝis al mi ke la literoj en la libro estis tiel mallarĝaj kiel estis malfacila legi la libron eĉ kun la helpo de okulvitroj por presbiopeco. La libro nun kviete sidas en mia libroŝranko. (Aprilo 2018)

【エイプリルフール】 = ŝercotago, aprilŝerco, aprila ŝerco. La origino de aprilŝerco ne estas klara. Interesa ekzemplo: en aprilo unua, 1957, Brita Dissenda Korporacio (BBC) elsendis novaĵon ke troviĝis arboj kiuj kreskis spagetojn. Multe da aŭdintoj trompiĝis de la novaĵo! (Aprilo 2018)

【牛蒡(ごぼう)】 = Lapo. Lapo estas komuna materialo de la japana kuirado. Ni ŝatas manĝi lapo-radikon. Tamen alilandanoj ne necese ŝatas ĝin. Ili ne distingas lapo-radikon de ordinara arbo-radiko. (Marto 2018)

【鬼】 = demono, diablo, dajmono, ogro, onio. 「鬼のいぬ間に洗濯」 = “Kiam kato promenas, la musoj festenas!” (Februaro 2018)

【つらら】 = pendo-glacio. La esperanta nomo samas en signifo al la japana malnova esprimo 垂氷(たるひ). La vorto つらら devenis, onidire, de つらつら. La vortoつらつら laŭvice devenis de つるつる (=glita kaj brilanta.) (Januaro 2018)


2017

【太陰暦】 = luna kalendaro. En la mejĝi-erao, japanio transiris de luna kalendaro al suna kalendaro. Tio estas, la sekvanta tago de decembro-2a de la 5a jaro de mejĝi-erao (明治5年12月2日) fariĝis la januaro-unua de la sesa jaro de mejĝi-erao (明治6年1月1日). Sekve, troviĝis nur 2 tagoj en la decembro. Onidire la mejĝi-registaro tiel malmultigis la decembran salajron! (Decembro 2017)

【サンマ】 = Sairo. Ĉi tiu nomo devenas de "saira", japana malnova nomo de la fiŝo. La ĉina nomo (kaj ankaŭ komuna japana priskribo) estas 秋刀魚, signifanta aŭtunan tranĉilo-fiŝon. (Novembro 2017)

【案山子】 Estas kelkaj tradukoj por kakaŝi: birdo-timigilo, ĉifon-figuro, kvazaŭ-homo, ktp… 「頼りなくあれど頼りの案山子かな(清崎敏郎)」: Ŝajnas senhelpa, tamen estas helpo sol’, ĉifon-figuro (hajko de Kijosaki Toŝio, 1922-1999) (Oktobro 2017)

【敬老の日】 La tria lundo de septembro estas la tago de maljunuloj, kiam oni speciale esprimas respekton al maljunuloj. Rilate al la origino de la tago, oni citas unu legendon: antikva imperiestrino Genŝo vizitis akvofalon en Mino en septembro 717. Ŝi trovis la akvon tre bona por nutri maljunecon, tial nomis la akvofalon "Joro". Ŝi poste eĉ ŝanĝis la eraon al Joro. (Septembro 2017)

【花火】 = Fajraĵo aŭ piroteknikaĵo. De kie venis la nekutima vorto pirotekniko? La origino de “piro” eble estas la greka “πυρ (pyr)”, signifanta fajron. Do pirotekniko estas fajro-tekniko. (Aŭgusto 2017)

【アイスクリーム】 Laŭ la vikipedio, la unua glaciaĵo en Japanio estis fabrikita kaj vendita en 1869 de 町田房蔵, kiu estis membro de ambasado al Usono. Li malfermis la glaci-akvo-vendejon sur la Kaleŝ-strato en Jokohamo. La komerca nomo de la glaciaĵo estis "ajskrin". La prezo por unu persono estis 2-bu, en la nuntempa valoro 8000 enoj! (Julio 2017)

【梅雨】 Laŭ la J-E vortaro, 梅雨 estas “frusomera pluvsezono.” En Ĉinio ĝi estas nomata 霉雨 (méiyǔ). 霉 signifas ŝimon (カビ/黴). Unu el la supozoj pri la deveno de la japana nomo 梅雨 estas ke 黴雨(ばいう) ŝanĝiĝis al 梅雨。 (Junio 2017)

【花粉症】 Ĉu vi suferas de polenozo? La reprezentaj simptomoj de polenozo estas: nazmuko , ŝtopiĝo de nazo, ternado kaj juko de okuloj. Ve, jukas miaj okuloj! (Majo 2017)

【鰊(niŝin)】 Haringo estas sezona fiŝo de printempo. 「身欠き鰊」 estas sekigita haringo. Ĝi estis/estas multe farita por cirkuligi haringojn al la tuta Japanio dum ĉiaj sezonoj. La esprimo 「身欠き」 signifas ke oni povas facile depreni ĝian internaĵon. (Aprilo 2017)

【啓蟄 (keiĉicu)】 「啓」 estas malfermi, 「蟄」 signifas kaŝi sin en la tero (precipe pri insekto.) En la frua marto, tiaj insektoj eliĝas de la tero, sentante la viziton de printempo. Tiel, 「啓蟄」 estas la nomo de unu el la 24 sezonaj periodoj (二十四節気) en la luna kalendaro. (Marto 2017)

【雪掻き】 Multe neĝas en mia urbo. Matene ni devas formeti neĝ-amason el vojoj kaj parkejoj. Se vi laboris tro energie, via lumbo doloros poste. Peza estas la neĝo malseka. (Februaro 2017)

【冬眠】 Vintro-dormas urso, sciuro, mustelo, kaprimulgo, vesperto, rano, testudo, serpento, lemuro, ktp...Iuj el la katoj (kaj ankaŭ ni) vintro-dormas en kotaco, ĉu ne? (Januaro 2017)


2016

【冬至にかぼちゃ】 Malnova kutimo instruas ke estas bone manĝi kukurbon je la vintra solstico. Tio estas magio por ne suferi de malvarmumo kaj paralizo. Ŝajne la magio devenas de la sinnutrado dum la sezono kiam legomoj mankas. (Decembro 2016)

【栗のいが】 「月よみの光を待ちて帰りませ山路は栗のいがの多きに(良寛)」 月よみ= poezia esprimo de la Luno; 栗=kaŝtono; いが=pikŝelo. Rjokan petas lian gaston resti ĉe lia dometo ankoraŭ plu da tempo.
Ne foriru ĝis / 帰るのはお待ち
la Luno eklumigas / 月が出て
l’vojon en monto / 山道照らすまで
ĉar pikŝeloj kaŝtonaj / 山道は栗のイガが
amasiĝas sur l’vojo / たくさんだから (Rjokan)
(Novembro 2016)

【秋のセミ】 「仰のけに落て鳴けり秋のセミ (一茶)」 Falintaj cikadoj ja faras bruon, frapante la flugilojn.
Falint' sur dorso
cikado en aŭtuno
kriegas brue (Issa)
(Oktobro 2016)

【関東大震災】 La “Granda Kantoa Tertremo” batis la Kantoan ebenon ĉe 11:58am, Septembro 1-a, 1923. Pli ol centmil homoj mortis pro tio. Cunamoj ĉirkaŭ dek metroj altaj atakis marbordon de Ĉiba. Regionojn en Kanagaŭa englutis grundaj disfaloj. Ni ne forgesu ke tia okazaĵo prete ripetus (kaj ripetis) en ĉi lando. (Septembro 2016)

【八月の光】 William Faulkner estas usona novelisto. Li gajnis nobel-premion en 1949. Unu el liaj reprezentaj verkoj estas Lumo de Aŭgusto. Leginte ĝin, oni eble ne povus kompreni kial la titolo estas tia. Faulkner foje rakontis pri la titolo jene: “En meza aŭgusto, al la ŝtato de misisipo, subite venas tago kiu signas aŭtunon. Varmo fariĝas nesevera kaj lumo fariĝas mola. Lumo ŝajnas ne ĵus alvenanta, sed alveninta de malnova antikvo. En ĝi troviĝus feoj kaj dioj venintaj de antikva grekio, el olimpo. La lumo daŭras nur dum unu aŭ du tagoj kaj malaperas... La titolo rememorigis min pri tiaj tagoj, pri la lumeco pli malnova ol nia kristana civilizo.” Do, Lena (la ĉefa virino en la novelo) povus simboli iun el la feinoj en la aŭgusta lumo. (Aŭgusto 2016)

【たわしの日】 La dua de julio estas la memortago de ŝvabrileto. La ŝvabrileton inventis tokia komercisto Niŝio Ŝozaemon (西尾正左衛門) kaj li ricevis patenton en la dua de julio, 1915. Post pli ol cent jaroj, la komercejo li komencis (nun 亀の子束子西尾商店) ankoraŭ prospere vendas multajn specajn ŝvabriletojn. (Julio 2016)

【夏至】 En la somera norda duon-globo, ju pli norde oni lokiĝas des pli longe la tago daŭras. En Hokkaido, la tago daŭras dum 16 horoj kaj 41 minutoj je la somera solstico. Male, je la vintra solstico, la tago en Hokkaido daŭras nur dum 8 horoj kaj 45 minutoj. La diferenco estas mirinda 7 horoj kaj 56 minutoj! (Junio 2016)

【こいのぼり】 La J-E vortaro tradukas "koinobori"-on kiel “karpofigura flagrubando”; tio estas, karpo- figura flag- rubando. Angle ĝi estas “flying carp”; tio estas, fluganta karpo. Ŝajnas al mi la lasta estas pli vivanta ol la laŭlitera traduko, ĉu vi ne? (Majo 2016)

【ゴギョウ】 "Gogjo" estas unu el la japana sep printempaj herboj. Ĝia alia nomo estas 母子草 (herbo de patrino-infano) aŭ gnafalio. Antikve oni miksis la herbon kun rizkukoj, kvankam oni nun uzas pli ofte "yomogi"-herbon (artemizion).(Aprilo 2016)

【セリ】 "Seri" estas enanto (akademie “Oenanthe.”) Oenanthe, en la Greka lingvo, signifas vino-floron. La odoro de la floro similas, onidire, al tiu de vino. La japana 芹 en la “sep printempaj herboj” estas nomata la Japana petroselo (日本パセリ). Sed "seri" malsamas de パセリ, mi pensas... (Marto 2016)

【ナズナ】 "Nazuna" estas kapselo (japane ペンペン草.) Kapselo originale signfis monujon, ĉar la etaj triangulaj fruktoj similas al monujo. (Marto 2016)

【塩鯛】「塩」 estas salo. 「鯛」 estas sparo. Do, povus traduki 「塩鯛」 kiel “sala sparo” aŭ “salita sparo.”「塩鯛の歯ぐきも寒し魚の店(たな)」(芭蕉)
Ĉe fiŝ-vendejo
malvarmas dento-karno
de sala sparo. (Baŝoo)
Ne certas, ĉu la sparo estis nur salita aŭ plue seka. Cetere, mi neniam vidis sparon kun la buŝo malferma, montrante dento-karnon... (Februaro 2016)

【大根】"Dajkon" estas rafano.「大根引き大根で道を教へけり」(一茶) Issa demandis pri vojo al kamparano, kiu estis eltiranta rafanojn el la tero. La kamparano montris la direkton per rafano.
Kamparano min
montris la voj-direkton
kun rafan' en man'. (Issa)
(Januaro 2016)


2015

【柿】「月からひらり柿の葉(山頭火) 」 Santoka, kiel ĉiam, ignoras la 5-7-5 ritmon. La originala formo estis 「月からひらり柿の葉いちまい」. Do li estis rigardanta falantan folion, ne multajn foliojn. Soleca kaj malgaja, ĉu ne? 「柿」 estas persimono.
“El la luno / falas malpeze / folio de persimono.” (Decembro 2015)

【茄子】「夕立が洗っていった茄子をもぐ(山頭火)」. Ne simile al aliaj hajkoj de Santoka, ĉi tiu hajko sekvas la ordinaran 5-7-5 ritmon. 「なす」 estas “melongeno” (akademie, Solanum melongena).
Subita pluvo / lavis la melongenojn, / nun mi detiras.
(Novembro 2015)

【こおろぎ】 Lastatempe mi vizitis 一草庵 (unu-herbo dometo) en urbo 松山, kie la liber-forma hajkisto 山頭火 (1882-1940) pasis liajn lastajn jarojn.
「酔ふてこほろぎと寝てゐたよ(山頭火)」...
Ebrie / mi estis dormanta / kun grilo (Santoka).
(Oktobro 2015)

【子規忌】 Masaoka Ŝiki mortis en la 19a de Septembro, 1902, je la aĝo 35. Li longe suferis de tuberkulozo. Unu el liaj lastaj hajkoj estas 「痰一斗糸瓜の水も間にあはず」. Interpreto: “Ĉar mi tre multe sputas pro la malsano, la akvo de lufo, kiu estas medikamento por mia sputado, jam ne sufiĉas.” 「一斗」 estas 18 litroj kaj kompreneble estas troiga esprimo.
Kvanto da sputo / eĉ la akvo de lufo / jam ne sufiĉas.
(Septembro 2015)

【アジサイ】「紫陽花のしづくに鯉の群れてをり」...La aŭtoro de ĉi tiu hajko estas mia forpasinta bopatrino. Ĝi estis publikigita sur iu monata hajko-gazeto en 1983: Karpoj svarmiĝas / ĉirkaŭ gutoj falantaj / el hortensio.
(Aŭgusto 2015)

【サラダ記念日】「この味がいいね」と君が言ったから七月六日はサラダ記念日(俵万智)...Ĉar vi diris ke / vi amas mian salaton, / la ses' de Juli' / fariĝis mia kara / memor-tago salata (Maĉi Taŭara). Laŭ ŝia tweet (pepaĵo, ツイート), ŝi foje kuiris fritaĵon de koko por ŝia vir-amiko. Li tre ŝate gustumis ĝin. Kiam ŝi verkis la tankaon, ŝi anstataŭigis fritaĵon de salato.
(Julio 2015)

【蛙(rano)】 「悠然として山を見る蛙かな (一茶)」 Kun trankvileco / rigardas montojn forajn / rano senkvaka (Issa). Ŝajnas al mi la humuro de ĉi tiu hajko troviĝas en la apero de la subjekto (rano) ĉe la lasta parto de la hajko. Oni komence havus impreson ke la subjekto trankvile vidanta la montojn estas ia pensema poeto (eble la fama ĉina poeto 陶淵明 kiu ŝatis trankvile rigardi monton.) Sed tuj troviĝas ke la vidanto estas rano! (Junio 2015)

【五月病】 Nek Glosbe nek la Japana-Esperanta vortaro prezentas tadukon por 五月病. Google traduko prezentas laŭlitere: majo malsano. Eble pli taŭga traduko estus “malsano de majo.” Ĉi tiu malsano kaŭzas nestabilan staton de koro por homoj kiuj komencis novajn sociajn/studentajn vivojn. Tia melankolia stato rezultas de maladaptiĝo al la nova cirkonstanco, en kiu oni vivas ekde aprilo. Por rimedo, oni rekomendas facilan ekzercon kaj sufiĉan dormon, inter aliaj. (Majo 2015)

【○△年度】 La jaro de Japanaj lernejoj komenciĝas en Aprilo, en la sezono de ĉerizfloroj. Sed en aliaj nacioj, tio estas malsama. Ekzemple, la “lerneja jaro 2015” komenciĝas en Septembro 2015 (Usono, Eŭropo, Ĉinio), kaj en Marto 2015 (Koreujo). La financa jaro ankaŭ malsamas depende de la nacioj. La Japana financa jaro 2015 komenciĝas en Aprilo 2015, same al la lerneja jaro, sed la Usona en Oktobro 2015, la Eŭropa kaj Ĉinia en Januaro 2015, ktp. Do, oni devas esti zorgema kian jaron (periodon) iu speciala referenco al la jaro vere signifas. (Aprilo 2015)

(近況)【こぶし】 Neĝo degelas rapide kaj apenaŭ alvenis printempo al mia urbo. Hodiaŭ mi promenadis sur la proksima monteto Hakuhosan. Tie oni povas trovi multajn antaŭsignojn de la baldaŭ venonta florado. La burĝono en la dekstra foto estas eble unu de “kobuŝi” (magnolio aŭ akademia nomo “magnolia kobus”). Mi atendas vidi la florojn naskiĝontajn el la burĝonoj! (Marto 2015)

【おはぎ】 Dum la printempa/aŭtuna ekvinokso, japanoj kutime manĝas おはぎ-ojn. Mi ne antaŭsupozis ke la vorto おはぎ aperus en ia esperanta vortaro. Tamen ĝi troviĝas en la Japana-Esperanta vortaro! Nome, おはぎ = Rizbulo kun anno. Anno estas japana 餡. La vortaro plie klarigas ke 餡 estas fabopasto (fabo estas 豆 kaj pasto estas ペースト.) En ekvinokso, piuloj oferas dolĉajn おはぎ-ojn antaŭ la animoj de la karaj mortintoj. (Marto 2015)

【ウグイス】 = Japana ĉetio aŭ japana najtingalo (Vikipedio). Alia nomo de ウグイス estas 春告鳥 (birdo kiu informas la alvenon de printempo.) Laŭ la Japana-Esperanta vortaro, ウグイス estas laŭlitere “ugviso.” La vortaro avertas ke oni ne uzu la vorton najtingalon anstataŭ ugvison. Najtingalo estas サヨナキドリ (birdo kiu kantas nokte.) La vira najtingalo pepadas belsone de vespero ĝis noktomezo. (Februaro 2015)

【福寿草】= Adonido. La flavaj petaloj de adonido funkcias kiel spegulo. Ili reflektas sun-lumon kaj varmigetas la centron de la floro. La varmo allogas polenidajn insektojn (polenido=受粉.) Tial ni komprenas kial ĉiuj adonidoj ĝoje turnas sin al sun-lumo. Adonido estas venena, malgraŭ la aminda aspekto.
「このへんが日当たりいいぞと福寿草 (Kara)」... “Jen bona tero / plen-plena de sun-lumo! / Ĝojas adonid'.”
(Januaro 2015)


2014

【初時雨】 = “La unua fruvintra pluveto.” 「初時雨猿も小蓑をほしげなり(芭蕉)」... “Vintra pluveto / Eĉ l'mienoj simiaj / mantelon petas (Baŝo).”(Decembro 2014)

【じゃがいも】 = “Terpomo.” Ĉirkaŭ la jaro 1600, Nederlandaj ŝipoj portis terpomojn al Japanio el Ĝakarto de Indonezio. La nomo 「じゃがいも」 ŝajne devenas de 「ジャガトラ(=ジャカルタ)イモ」. (Decembro 2014)

【七五三】“La festo de 3-5-7 jara aĝo”... Kial oni skribas la aĝo-ordon inverse? (Novembro 2014)

【初雪】 “La unua neĝo”. 「初雪や水仙の葉のたわむまで(芭蕉)」 La unua neĝ'! / La narciso-folioj / ete kliniĝas (Baŝo). (Novembro 2014)

【さつまいも】 Oni diras “Batato” (ankaŭ patato) venis al Japanio el Ĉinio jene: En 1594, la ŝipo de oficisto de la Mijako Insulo Ĉoŭŝin-uĵi Ŝioku(長真氏旨屋) hazarde drivis al Ĉinio pro blovego. Post 3 jaroj, en 1597, Ŝioku ekvojaĝis el Ĉinio cele al la Mijako Insulo. Tamen ĉi foje li aldrivis sur marbordon de Kjuŝu kaj de kie li finfine povis reveni al lia insulo. Tiam, Ŝioku kunportis plantidojn de batato. Ĉi tiu okazaĵo estas laŭdire la unua alveno de batato al Rjukju kaj Japanio. Ŝioku klopodis disvastigi kulturadon de batato, kaj pro tio batato fariĝis populara ĉefa manĝaĝo de la insulo. En 1642, Ŝioku estis vojaĝanta el Rjukju al lia insulo kaj hazarde drivis al la Jaejama insulo. Tie li mortis pro malsano. Post lia morto, Ŝioku estas diigita kiel la Dio de Batato kaj restas en Utaki sanktejo. (Iu alia studo konjektas ke la alveno de batato estis en 1618.) Ĉi tiu historio rememorigas nin pri la suferaj vojaĝoj de Ganĵin al Japanio, ĉu ne? (Oktobro 2014)

【お彼岸】 La signifo de Higan laŭlitere estas “la transa flanko de rivero”. La rivero simbolas la suferojn kaj dolorojn de la vivo. Oni kredis ke trans la riveron, malproksime en okcidento, ekzistas la feliĉa postmorta mondo. Tial, oni festas la tagon en kiu la suno subiras precize okcidenten (t.e. 秋分 aŭ 春分), kaj preĝas la pacon de la spirito de postmortaj prauloj. Oni tiam ankaŭ preĝas sian pacan “transiron” al 彼岸. 「渡し舟武士は唯のる彼岸哉 (其角)」... Riveron transironte / samurajo enŝipiĝas sen saluto / ĉu li tiele irus al Higan? (hajko de Kikaku).
(Septembro 2014)

【お盆】 お盆=“ulambano”. 盆踊り=“folklora dancado en ulambana vespero.” La vorto ulambano devenas de la Sanskrita “ullambana (盂蘭盆)”, kiu signifas “pendigi renversite” kaj sugestas grandan suferon de la prauloj. Dum la ulambana periodo en aŭgusto, oni preĝas la pacon de la spirito de la prauloj.
「盆の月参る墓さへなかりけり (一茶)」... Lun' de ulamban' / mi eĉ ne havas tombon / al kiu preĝi (hajko de Issa).
(Aŭgusto 2014)

【鮎 (アユ)】 La akademia nomo de 「アユ」 estas “Plekogloso”. Pli komuna formo estas “dolĉofiŝo” kiu verŝajne originas de la angla nomo “sweetfish”. La ĉina litero 「鮎」 verdire signifas 「ナマズ (siluro, katfiŝo)」. Ĉinoj uzas 「香魚」 por signifi la dolĉofiŝon, dum Japanoj foje uzas 「年魚」.
Hajko fare de 子規...「若あゆの二手(ふたて)になりてのぼりけり」... Junaj dolĉofiŝoj / suriris riveron / en du vicoj.
(Julio 2014)

【Bitcoin】 Vikipedioによると“bitmono”あるいは“bitmonero”。記号は“฿”。なお、同記事によると“spesmilo”という国際補助通貨がかつてエス界で使われたそうです。1907年頃から存在し、43カ国320都市に口座があったと。(Junio 2014)

【五月雨】 「サミダレ」は旧暦五月、つまり六月ごろの梅雨“pluv-sezono”の雨のことをいうそうです。奥の細道より:「五月雨を集めてはやし最上川」...“Rivero Mogami / kolektante la sezonan pluvon / rapide fluas”... 五七五調は私には遠い道のりです。(Junio 2014)

【蛇足】日エス辞典によると「五月雨」=“printempa pluveto”です。でも五月雨と春雨は違いますね。 google翻訳は“frua somera pluvo”で正解。glosbeにはまだ項目無し。 (Junio 2014)

【奥の細道より】 「あらたうと青葉若葉の日の光」...“Kiel sankta estas la sun-lumo alverŝanta sur la verdan kaj junan foliaron!” 日光で詠んだ句なので「日の光」と詠みこんだそうです。さて、日の光は「青葉=若葉」にふりそそぐのか、それとも「青葉や若葉」にふりそそぐのか?日エスには「青葉」は“verda (juna) foliaro; verdaĵo”とあるのでたぶん「青葉=若葉(=新緑)」。すると“sur la junan verdaĵon”ぐらいでしょうか。
【自動詞か他動詞か?】 「ふりそそぐ」を“alverŝanta”としてみましたが、なんとなく変。誰が何を注ぐのでしょう?“sun-lumo”が自らを“verŝi”するなら“la sun-lumo alverŝiĝanta sur la ~n.”でしょうか? 乞うご意見!
【“La”は難しい!】 なぜ“sur la junan verdaĵon”と“la”をつけたかというと、芭蕉さんの目の前の青葉若葉を指していると思ったからですが。。。いいのかな? (Majo 2014)

(近況)【春霞?】 Mi loĝas en kampara urbo. La vido de la urbo el mia domo estas ofte nuba kaj ne klara. Mi pensis ke tio estis natura printempa nebulo. Sed... lasta-tempaj novaĵoj informas ke mia regiono (inter aliaj) estas kelkfoje kovrita de densa venena kemiaĵo PM2.5. Estas bedaŭrinda ke spiri en arbo-plena kamparo povas esti danĝera, ĉu ne? (Aprilo 2014)

【花の色は移りにけりないたづらに わが身世にふるながめせしまに】 百人一首、小野小町の歌です。「花の色は」=“la koloro de floroj”、「移りにけりな」=“jam fadis”、「いたずらに」=“vane”、 「わが身世にふる」=“dum mi maljuniĝas en la mondo”、「ながめせしまに」=“vidante mondajn aferojn”。ところが、世に「経る」は雨が「降る」、「眺め」は「長雨」と掛詞だそうで、意味構造複雑、tro malfacila traduki! (Aprilo 2014)

【牡丹雪】“pufaj neĝ-flokoj” 三月のここらはまだ雪ですが、春を予感させるのがフワフワと舞いおりる牡丹雪。“pufaj”(ふくらんだ)という語は実感どおりです。そして三月は東北にとって鎮魂“rememoro de la mortintoj”の月でもあります。 (Marto 2014)

【確定申告】“deklari definitivan enspezon al impostejo.” 以前には無縁だった確定申告、lastatempeは毎年頭を悩ませる恒例行事になっています。最近遅ればせながら発見した確定申告の御利益は、“medicina dekalkulo” (医療控除)。年をとってくると、家族の分をあわせて結構な医療費になります。“kvitanco”(領収書)を保存しておいて、確定申告時に添付すると、“repago” (還付金)がでて、思わぬお小遣いになることがあります。医療費は申告して損は無し! (Marto 2014)

【節分】二月といえば「節分」。日エスには“secubuno”とあり、“la tago antaŭ la unua de printempo laŭ la luna kalendaro”、すなわち「立春の前日」と決まっているそうです。でも「豆まきのお祭り」“la sojfabo-disĵetanta festivalo”とでもいったほうがわかりやすいですね。無理を承知で「福は内!鬼は外!」をGoogle翻訳すると、“Fukuhauchi! Demono eliri!”とでました。これを拝借すると、“Feliĉo eniru! Demono eliru!”。(Februaro 2014)

【ヤーヌス】 “Jano”は、ローマ神話の「通路、出入り口、扉、初めと終わり」の神です。前後ふたつの顔を持つのが特徴。“La pordoj de la templo de Jano en Romo estis fermitaj nur dum paco.” Jano神殿の扉は戦時には開かれ、平和時には閉じられたそうです。初めを司る神なので、“Januaro”の語源になりました。(Januaro 2014)

【蛇足】 (問)Zamenhofの干支は?(答)Zは1859年生まれで、未(ひつじ)“ŝafo”です。 (Januaro 2014)


2013

【伊勢エビ】「伊勢エビにわかに高騰!」だそうです。さて、伊勢エビはEで何という? 「新撰エス和辞典」によるとイセエビは“panuliro”。一方「日エス辞典」「エス小辞典」「PV/PIV」「Esperanto Dictionary (Teach Yourself Books)」 などによると、イセエビは“palinuro”。 はて、どちらが正しい? ネット検索すると、panulirusがイセエビ属の学名、palinuroは南イタリアの町の名前とのことで、どうやら少数派の「新撰エス和」に軍配!! ちなみにエビはエビでも:

などいろいろあります。「偽装“ŝajnigo”」といわれないように使い分けるのも結構大変そうです。 【補足】新撰エス和にはpalinuro=langustoという誤訳(?)も載っています。 (Decembro 2013)

【Novembro】Novembroは、「“9番目の月”の意味で、ラテン語で“第9の”という意味の“novem”の語に由来している」のだそうです。はて、なぜ11番目ではないの?(答)「ローマ暦が3月起算で、3月から数えて9番目という意味」。いっぽう、昔ローマ皇帝Juliŭs(シーザー)とAŭgustusが、自分たちの名前を月の名前(7月と8月)に入れたので、2ヶ月ずれたという俗説もあるとか。しかもAŭgustusはシーザーに負けないように8月を30日から31日に変更!(Novembro 2013)

【アイソン彗星】「アイソン彗星“Kometo ISON”」は2012年に発見された彗星で、今年11月29日午前4時9分(日本時間)に近日点“perihelio”を通過します。近日点付近の数日の期間は太陽の明るさに隠れてしまいますが、この期間の前後にはマイナス等級(惑星“planedo”並みかそれ以上)の明るさになりそうです:(国立天文台HP) http://www.nao.ac.jp/astro/sky/2013/ison.html アイソン彗星は非回帰で二度と太陽系にもどってきません。今回が唯一無二の観測チャンスです! (Novembro 2013)

【すすき】9月の例会で初めてお目にかかった単語「ススキ(Miskanto)」。例によって名句をさがすと、「夕風に一山なびくススキかな」(正岡子規)。あえてこのままGoogle翻訳した結果は、Kana maldika flugetante amaso Vespere vento. 全く意味不明!そこで、できるだけGoogleにやさしく書き換えて、「夕風に、山いっぱいに茂るススキが、なびいている」とすると、En la vespera venteto, pampo herbo kreskas densaj en plena monto, estas flugetante. Ho! ススキがpampo herboになってしまいましたが、なんとか状景は想像できます。Google翻訳活用には、その「癖」をつかむことが大事そうです。 (Oktobro 2013)

【秋分】...aŭtuna ekvinokso. Ekvinoksoは一見難しい単語ですが、ekviは「等しい」、noksoは「夜(nokto)」から来ていると思うとわかりやすい。「彼岸とて袖に這(はわ)する虱かな」(一茶)...Ĉar hodiaŭ estas ekvinokso, mi eĉ lasu pedikon rampi sur mia maniko・・・お彼岸には虱といえども殺生せず! ところで、上記拙訳を「Google翻訳」で和訳してみました...「それは春分ので、私もシラミが私の袖をはってみましょう」。ムムム、何だこれは、アカン!だがちょっと待て、試しにこの和訳を再びGoogle翻訳でエス訳してみると・・・ Ĉar ĝi estas la printempa ekvinokso, mi ankaux lasos rampanta sur mia maniko pedikoj. あら不思議、苦しいながらもなんとか訳されています。(pedikojは、正しくはpedikojnだと思うのですが、~nのない英語の影響かも)。ということで、変な和訳にも三分の理がありそう。 (Septembro 2013)

【雪五尺】真夏には真冬の俳句で涼を... 「これがまあ終(つい)のすみかか雪五尺」。小林一茶が江戸から故郷信濃に戻ってきた時の感懐。一尺(ŝakuo)は約30.3cmとのことなので五尺は1.5mぐらい。 エス訳を試みると...Ho ve, ĉu ĉi tiu loĝejo, sub kvin ŝakuoj da neĝo, estas tiu en kiu mi iam finus mian vivon...? (Aŭgusto 2013)

【鳴龍】梅雨pluvsezonoの雨の中、甲斐善光寺にお参りしました。本堂の床の足型に立って手を打つと、天井の「鳴龍」がブルブルブル...と訴えるような鳴き声をあげます。いままでお目にかかった鳴龍の中では一番はっきりした響きでした。さて、鳥が鳴くはkanti/krii、虫はĉirpi/trili、獣はbleki/muĝi、犬はboji、猫miaŭi、馬heni、蛙kvaki、鶏kokeriki、狼hurli、豚grunti、羊bei、ヤギmeki、カラスgraki、ガチョウgaki・・・、では鳴龍(龍=drako)はどう訳しましょう? (Julio, 2013)

【八重桜】 multepetala sakuro. 八重はokopaとかではなくて単にmulte。Petaloは花びら。桜はチェリーĉerizoかと思いきや、日エスに「サクラとĉerizarboはちがう」と書いてあります。(Junio 2013)

【椿】(続き)「赤い椿白い椿と落ちにけり」について。「落ちにけり」がĵus falisなのかkuŝas sur la teroなのかについてネット検索するとやはり二派の解釈があるようです(松本隆行 TOSSランド No: 7274055より): 『A) 落ちている椿の花を詠んだ。(正岡子規・平井照敏・高浜虚子・中村俊定・大野林火・大岡信ら。) B) 落ちつつある椿の花を詠んだ。(山口青邨・寺田寅彦・小室善弘・栗田靖ら。)』 正岡子規の「静(senmova)」の解釈に対して寺田寅彦の物理学者らしい「動(mova)」の解釈の対比が面白いです。先月号の会長のE俳句訳はfale venis tie, jenなのでやはりkemiistoらしく「動」かな? (Majo 2013)

【椿】「赤い椿白い椿と落ちにけり」 俳人河東碧梧桐(かわひがしへきごとう:1873~1937)の句です。椿はKamelioというそうです。句中の単語をそのままEにおきかえれば、Ruĝa kamelio falis kun blanka kamelio. 日本語は何となくわかったような気がしても、Eだとkameliojではなかろうかとか、falisのいろんな変化形のどれがいいのだろうとか、悩むばかりで到底翻訳に至りません。ちなみに私のイメージは、赤い椿がポタッと落ちて、途中で白い椿にぶつかって、ふたついっしょに地面に落ちたという状景。いつか会員相互の解釈比べをやると面白いかも。 (Aprilo 2013)


ĈĉĤĥĴĵĜĝŜŝŬŭ